Search Wikia/eo

Pri Wikia Search

Translations
Tradukoj:

Wikia programas kaj popularigas malfermitkodan retserĉilon. Kion vi vidas ĉi tie estas unua alfa-versio. Ni multe dankas Nutch kaj Lucene pro ilia helpo kaj volas subteni ilian estontan programlaboron.

Ni konscias ke la kvalito de la serĉrezultoj estas malalta.

La koncepto de la serĉilo de Wikia baziĝas sur fidindaj prijuĝaj rimarkoj de komunumo de uzantoj kiu agas kune en malfermita, travidebla, publika maniero. Kompreneble, kiam ni komencas, la prijuĝaj rimarkoj de uzantoj ankoraŭ mankas. La rezultoj do kompreneble estas sufiĉe malbonaj. Sed ni supozas ke ili rapide pliboniĝos dum la venontaj semajnoj, do aldonu legosignon por la retejo kaj ofte revenu.

Se vi volas helpi, momente plej gravas la "artikoletoj" kiuj aperas supre de popularaj priserĉitaj terminoj. Ili varios en celo laŭ la cirkonstancoj, sed ilia ĉefa utilo estos:

  • Mallongaj difinoj
  • Unusencigoj
  • Fotoj
  • Vidu ankaŭ

Ĉe la malsupro de ĉiu paĝo estas ligilo al Raporti cimojn. Bonvolu uzi tiun ligilon ofte; ni bezonas viajn prijuĝajn respondojn.

Serĉado estas fundamenta ŝtono de la strukturo de la Interreto, tial povus kaj devus esti efektivigita en malfermita, objektiva, kaj respondeca maniero. Ĉi tiu retejo, pri kiu ni laboras longtempe, reprezentas la unuan fazon de la estonteco de serĉado.

Laŭplaĉe aliĝu, amikiĝu, kaj ni provu fari ion afablan, interesan, kaj unikan.

Principoj

Niaj Kvar establaj principoj (TCQP) - estonte interreta serĉado devas esti bazita sur:

  1. Travidebleco - malfermeco pri la funkciado de sistemoj kaj algoritmoj, kaj en la formo de malfermitkodaj permesiloj kaj malfermita enhavo + API-oj.
  2. Komunumo - Ĉiuj povas kontribui iel (unuope aŭ ope - kiel organizaĵo), estos vigla socia kaj komunuma koncentro.
  3. Kvalito - signifoplena plibonigo de la rilateco kaj ekzakteco de serĉrezultoj kaj la serĉa sperto.
  4. Privateco - devas esti protektita; neniu konservado aŭ transmetado de identigaj datumoj.

Aktivaj kampoj de koncentro


Retrieved from "http://search.wikia.com/wiki/Search_Wikia/eo"

This page was last modified 21:35, 19 January 2008. GFDL